Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | K. Gusev |
---|---|
MIDI | rusa_tero.mid |
Jen kampar' sen fin' kaj rando,
Vasto de la primaver'…
Tio estas rusa lando,
Estas mia rusa ter'!
Jen la montoj, herboj mildaj
Kun floretoj ĉe la pland'…
Tio estas rusaj bildoj,
Estas mia patroland'!
Sorĉe kantas najtingalo
Kaj respondas la alaŭd'…
Tio estas rusa valo,
Estas mia patra land'!