Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sat-himno

SAT - Himno

Teksto

Laboristoj ĉiulandaj
Unuiĝu en SAT-rond'!
Malgraŭ mastroj vin komandaj
Unu lingvo! Unu mond'!
Solidare kiel bloko,
Ek al nova mondsoci'!
Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci'! (2-foje)

El mallumaj labirintoj
De l’nacia kredokult'
Marŝas miloj da lernintoj,
Jam liberaj je la stult'!
Ruĝa-verda SAT-emblemo
Nin instigu al batal';
Klasa frat' kun toleremo,
Jen komuna ideal' (2-foje)

Sama sort' sur sama tero…
Ĉiu homo estas frat'!
Vivi volas en libero
Sen katenoj de la ŝtat'!
Donu fortojn malavare,
Kunlaboru por sukces'!
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-kongres'! (2-foje)

sat-himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)