Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_vi_min_demandas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Se vi min demandas

TekstoIvan VAZOV
E-tekstoAsen GRIGOROV

Teksto

Se vi min demandas, kie
min ekvidis la aŭror' -
kie estas tiu lando,
kiun amas mia kor' -

mi respondos: tie fluas
de Danubo la akvar',
tie oriente lumas
kaj bruegas Nigra Mar'.

Bulgario, mia kara,
lando, kiu nutris min —
lando plena je bonaĵoj,
kore mi salutas vin!

se_vi_min_demandas.1264110192.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)