Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto & Muziko | Syôiti KANEKO |
---|---|
E-teksto | Gaku KONISI |
Ĥoraranĝo | Yasurô KASAI |
Daŭru amikec'
inter vi kaj mi sen ĉes'
eĉ se venos kruda sufer'
Refreno:
Nun disiĝas ni,
ĝis revid' amik'
sed ŝvelos nia esper'
Kiel blanka gru'
flugas en ĉiela blu'
vivos ni en plena liber'
Refreno
Kresku ĉiam pli
la konfido inter ni
kiel polurita juvel'
Refreno