Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Csillag gyullad magas égen… |
---|---|
Muziko | Hungara Kristnaska kanto |
Tradukis | Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) |
MIDI | csillag_gyullad_magas_egen.mid |
Stel’ eklumas en la alto,
Anĝelaro en la nokto
Ĝoj-novaĵon al ni portas:
Nia Sava-anto naskiĝas,
Mesio!
En urbeto Betlehemo,
En malnova groto-stalo,
Jen naskiĝis Jesueto,
Ĉies Li e-estas Savanto,
en vero!
Fil’ de Dio hom’ fariĝis,
De Maria Li naskiĝis,
Patrino Li Ŝin elektis,
Kiu humila, pura estis,
kiel neĝ’.
Ne en reĝa luma domo,
Sed en kripo sur la fojno
Kuŝas infan-Jesueto,
Flegas Lin Lia patrineto,
Maria.
Mankas purpur’ en la kripo,
Li malvarmas sur la pajlo,
Dio-Filo tre suferas,
Kiel infa-ano nin amas,
Jesuet’!
Ni ekiru al Li haste,
Preĝu adorsterniĝante,
Ni salutu nian Dion,
Kiu dona-acis la Vivon,
A-amen!
Kion mi redoni emus?
Kia danko de mi estus?
Mian koron jen mi donas,
Venu, mi ma-alfermi volas,
ho Sinjor’!
.
Stel’ eklumas en la alto,
Sonas anĝelara kanto,
Ĝoj-novaĵon anĝel’ krias,
Nia Sava-anto naskiĝas,
Mesio!
Ĉe urbeto Betlehemo,
En stalaĉo sur ebeno,
Jen naskiĝis Jesueto,
Ĉies Li e-estas en vero
Re-eĝo!
Fil’ de Dio hom’ fariĝis,
De Maria Li naskiĝis,
Li patrino Ŝin elektis,
Kiu humila, pura estis,
kiel neĝ’.
Ne en reĝa, luma domo,
Sed en kripo sur la fojno,
Kuŝas bebo-Jesueto,
Flegas Lin Lia patrineto,
Maria.
En la kripo pompo mankas,
Sur la fojno Li malvarmas,
Dio-Filo tre suferas,
Kiel infa-ano nin benas,
Jesuet’!
Ni ekiru al Li haste,
Preĝu adorsterniĝante,
Ni salutu nian Dion,
Kiu dona-acis la Vivon,
eternan!
Kion mi redoni emus?
Kia danko de mi venus?
Mian koron jen mi donas,
Jen mi ĝin fe-ermi ne volas,
ho Sinjor’!
.
Csillag gyullad magas égen,
Égi sereg jön az éjben,
Örömhírét hozzák nékünk,
Ma született üdvösségünk,
Megváltónk!
Betlehem kis városában,
Elhagyatott istállóban
Született a kis Jézuska,
Mindnyájunknak Megváltója,
valóban.
Isten Fia emberré lett,
Szűz Máriától született,
Anyjának azt választotta,
Ki aláza-atos volt s tiszta,
mint a hó.
Nem királyi fényes lakban,
Hideg szalmán a jászolban
Fekszik gyermek kis Jézuska,
Melengeti-i édesanyja,
Mária.
Nincsen bíbor, hanem jászol,
Hideg szalmán nagyon fázol,
Isten-gyermek, értem szenvedsz,
Már mint kisde-ed nagyon
szeretsz, Jézusom.
Mi siessünk hozzája,
Imádjuk térdre borulva,
Üdvözöljük Istenünket,
Ki hozott ö-örök életet,
A-amen!
Mit adhatnék vissza érte?
Mi legyen a hála érte?
Itt a szívem, neked szánom,
Lépj be rajta-a, ím kitárom,
légy Ura!