Uzantaj iloj

Retejaj iloj


suno_sin_kasxis

Suno sin kaŝis

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJosef Chvosta
Origina titoloSlunce za horou zmizelo
MIDIsuno_sin_kasxis.mid

Teksto

Suno sin kaŝis sur firmamento,
birdoj ne pepas, dormas la land'.

Sidas ni kune, nokta silento,
kanto eksonu kaj ludu band'.

Tien kaj reen ni balanciĝas,
tien kaj reen jen la balanc'.

Supren-malsupren ni balanciĝas,
supren-malsupren jen la balanc'.

Dekstren-maldekstren ni balanciĝas,
dekstren-maldekstren jen la balanc'.

suno_sin_kasxis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)