Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sur_la_verda

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Sur la verda herbejar’

Muzikoĉeha popola
MIDIsur_la_verda.mid

Teksto

Sur la verda herbejar’,
jen sin paŝtas cerva par’,
paŝtas ilin arbaristo
en la verda vestaĵar’, vestaĵar’,
paŝtas ilin arbaristo
en la verda vestaĵar’.

Min atendu, amatin’,
cervo jen — mi pafos ĝin,
por ke al vi povu plaĉi
jako verda kiel pin’, kiel pin’
por ke al vi povu plaĉi
jako verda kiel pin’.

Min atendu, mia kor’,
mi pafcelos je lepor’,
por ke al vi povu plaĉi
ĉapo verda kiel flor’m kiel flor’
por ke al vi povu plaĉi
ĉapo verda kiel flor’.

sur_la_verda.1280402130.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)