Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxipestro_de_morogoro_la

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La ŝipestro de Morogoro

Muziko\TekstoGianfranco MOLLE

Teksto

Taseto beleta, ĝi taŭgas por teo,
enmetu la lakton kaj multan sukeron.
Se forirus vi, se forirus vi
mi havus liberon.

Diradis plurfoje, mi de tempa foro:
ne havu malzorgojn pri nia amoro.
Ne ŝipestro estu, ne ŝipestro estu
vi de Morogoro.

Malsperte gvidadis li ŝipon tra maro
kaj dronis dum ŝtormo kun la ŝipanaro.
Se revenus vi, se revenus vi
ni estus ja paro.

sxipestro_de_morogoro_la.1262551159.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)