Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiu_brakumo_unika

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

TIU BRAKUMO UNIKA (UN ABBRACCIO UNICO)

MuzikoRosalino CELLAMARE (RON)
Esperanta tekstoRoberto PIGRO, Lucio AVITABILE
Esperanta plenumoLucio AVITABILE
Tipotraduko
Originala plenumoRosalino CELLAMARE (RON)
Originala tekstoRosalino CELLAMARE (RON)

Kanto prezentita ĉe la festivalo de la itala kanto (Sanremo) en 2014.

Teksto

Vi kredu, ke nenio por ĉiam restas sama.
Ni trovos ja la vojon por eliri.
Ni vidos antaŭ ni alian situacion,
tio certas, normalas.
Neklarigeblas tamen nia em' vojaĝi.
la nebremsebla homa em' vagadi,
tiu serĉo de persono, kiu fariĝu celo
de nia bezono de amo… de amo.

De tiu brakumo unika,
ja neklarigebla,
de l' rigard' mistera,
en kiu estas tiom da parolo.

Bezono tre natura estas enamiĝo,
tre ofte eĉ kun tiom da kunpuŝiĝo,
pro tio, ke stultmaniere ĉio komplika aperas,
nesimpla la amo.

Tiu brakumo unika,
ja neklarigebla,
tiu rigard' mistera,
en kiu estas tiom da parolo.
Longa nokto, helpu min,
komprenigu al mi,
ĉi nehaltigeblan
bezonon de amo en mia kor'.
Ho ho ho…
Longa nokto, helpu min,
komprenigu al mi,
ĉi nehaltigeblan
bezonon de amo…

Neklarigeblas tamen nia em' vojaĝi.
la nebremsebla homa em' vagadi,
la fakt', ke stultmaniere ĉio komplika aperas,
nesimpla la amo.

Eksteraj ligoj

  1. Ekzemplo:

  1. Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)
tiu_brakumo_unika.1397927280.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)