Uzantaj iloj

Retejaj iloj


toleremo

Toleremo

Toleremo estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Ne semu dornojn, ne, en nia ĝardeno,ne,
ne aldonu plian lancon al nia flor´,
ne limigu disvastigon de la odor´,
ne, ne bremsu fruktodonon de nia ter´. (3)

Ne portu klaĉojn, ne, al nia domo,ne
ne makulu la purecon de la aer´ ,
ne detruu la trakvilon de nia mur´,
ne starigu subtenantojn de la seĝ´.

Ne metu barojn, ne, antaŭ nia domo, ne,
ne nuligu la klopodojn de la kor´,
ne haltigu sanajn pensojn de la ali´,
ne damaĝu fratajn manojn de la amik´. (1)

Kiom da nuancoj, kiom da koloroj,
ni rigardas sur la bild´,
la naturon respegulis la pentrist´ .
Kiom diversas la motiv´, kaj malsamas la interes´,
diferencas la sinten´ en nia ĝarden´. (2)

Ne ĵetu ŝtonon, ne, antaŭ nia vojo, ne
kial vi volas ne daŭrigon de nia paŝ´ ,
ĉiam pensu pri la rajtoj de la ali´ ,
kaj plej gravas idealo de la anar´.

(1) (2) (3)
Venu la manoj de ĉiuj kiuj deziras
Aldoni sian helpon
Por puŝi la ĉaron.

Bonvenaj estas la manoj de ĉiuj kiuj deziras
Aldoni sian helpon por por puŝi la ĉaron.

toleremo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)