Uzantaj iloj

Retejaj iloj


turista_kanto

Turista Kanto

Muziko J.Lennon, P.McCartney
E-teksto Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

C
Estas suna bril’,
A7
Estas ankaŭ birda tril’
Dm
En la verda val’.
F
Sub la suno
G
Marŝas ni kune
C G
A-aa-a.

C
Se dum longa ir’
A7
Iun kaptos la sopir’ –
Dm
Tuj ekkantos li.
F
Ni komprenos,
G
Kanton subtenos
C G
Ni-ii-i.

Refreno:

D D7
Ĉar kun turista bona kantet’
G G7
Pli facilas voj’.
C
Se ni marŝas – lacon kaŝas ni
D D7
En profunda sak’.
G
Suno, pluvo – gaje paŝas ni
C
Dum tuta la tag’.

Jen vertebra krak’ –
Estas peza mia sak’
Dum la longa voj’.
Diablo venu,
Sakon forprenu
Oj-ojoj-oj.

Mi demandas vin:
Kiam tamen estos fin’?
Mi ne povas plu!
Jam mallumas,
Kanton mi zumas
U-uu-u.

Refreno
turista_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)