Uzantaj iloj

Retejaj iloj


turneo_de_cxielarko

Turneo De Cxielarko

Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (ero el la muzikalo “Evita”)
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Peron:

Homoj de Eŭropo! Jen la Ĉielarko de Argentino!

Che:

Regas Hispanion ĉarm' de Evita,
Kion ajn faru ŝi - ne gravas tio jam,

Apudulo N1:

Ŝi estas nia mondreĝino kun orbrila flam'!

Apudulo N2:

Plenigi povis ŝi eĉ grandan toreadejon!

Che:

Se tion povas fari eĉ general' Franco - kial ne?

Apudulo N1:

Franco regos eĉ post fin' de l' kvardekaj.
Li estas tre bona samaksan' por ni,
Forta samgrade kiel fortas vi…

Apudulo N2:

Sed jen eĉ pli gravega pens' esper-veka>
Edzin' via gravas pli ol forto, ol arme'…

Peron kaj Apuduloj:

Pri la vojaĝ' aŭskultu ni,
Pri ĝiaj ravo kaj sukces';
Ne havis ni certecon pri l' fin'.

Peron:

Ĉu plenvenkos do ŝi?

Apuduloj:

Sed responde nur - jes!

Peron:

Jen rezult' - fameg', kaj glor',
Am' tutmonda kaj ador'.
Ja ĉie samas nia mond',
Do ĉie sonos laŭda tondr'.
Kaj kiu do subtaksos l' aktorinon nun?

Che:

Ne volas mi fuŝigi l' bildon plej ĉarman,
Sed novaĵ' el Rom' malkuraĝigos vin>
Ne helpis ŝiaj belo, ravo kaj fascin'.
Akcepto de l' italoj estis malvarma,
Ili komparas Peron kun Mussolini - jen strangaĵ'…

Eva:

Ĉu audis vi? La vorton “putin'”?
Ili klare min nomas putin'!

Itala admiralo:

Sinjorino Peron, estas ofta erar' -
Mi plu estas admiral',
Malgraŭ ke ĉesis mi estri jam…

Apudulo N2:

Plua finovaĵ'> ŝin akceptis la pap',
Sed nure rozarion donis li al ŝi…

Che:

Ne tre aproba estis lia opini',
Do pensoj pri l' orden' estas nure revad'!

Apudulo N1:

Sed dum diservo ŝi ja estis pinto de l' spektaĵ'!

Peron kaj Apuduloj:

Pri la vojaĝ' aŭskultu ni,
Pri ĝiaj ravo kaj sukces'!
Ne havis ni certecon pri l' fin'…

Peron:

Ĉu plenvenkos do ŝi?

Apuduloj:

Sed responde nur -

Che:

La plej certa

Apuduloj:

“Jes!”

Che:

Bonis en Franci' la unua impres'>
Ŝi brilis kvazaŭ sun' en postmilita hid'
Memorigante pri la tempo sen milit'.
Ŝi estis je nur paŝ' for de l' plena sukces',
Sed subite ŝin kaptis apatio, maltrankvil'…
Ŝajnas, ke ekvelkas nia reĝin',
Mi dubas, ke ŝi vojaĝos al Briti'.

Apudulo N1:

Sed fakte pri Briti' eĉ ne kalkulis ni…

Che:

Pretiĝu do al festo, ho, Argentin'!
Akceptu vian brilan Ĉielarkon kun jubil'!

Peron kaj Apuduloj:

Pri la vojaĝ' aŭskultu ni,
Pri ĝiaj ravo kaj sukces'!
Ne havis ni certecon pri l' fin'.

Peron:

Ĉu plenvenkos do ŝi?

Apuduloj:

Sed responde nur - “Jes!”

Che:

Sed “ne”!

Apuduloj:

Sed “jes”!

Che:

Sed “ne”!

Apuduloj:

Sed “jes”!

Che:

“Ne”!
turneo_de_cxielarko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)