Uzantaj iloj

Retejaj iloj


unu_kolombo_blanka

Unu kolombo blanka

Teksto/MuzikoHans Bouwens
E-tekstoUrszula TUPAJKA
Origina titoloUna paloma blanca

Teksto

Kiel la birdoj sur ĉielo,
ni volus flugi sen reten',
ĉar nur feliĉo kaj libero,
estas valora cel' de pen'.
En gaja rondo en sunbriloj,
la vivo pasas sen avar',
jam ne timigas nin armiloj,
kaj sort' necerta de idar'.

Refreno

Unu kolombo blanka sur blua ĉielofon',
unu kolombo blanka, simbolo de pac' kaj bon'.
en plenliber' de la aer' ne baras ĝin ia ajn lim'

Printempa suno nin orumas,
kaj gaje trilas najtingal',
knabinon junan knab' brakumas,
kaj kisas forte sen avar'.
Libere spiros tuta mondo,
estos trankvila ĉiu hom',
se ne minacos plu atomo,
kaj fera grinco de kanon'.

unu_kolombo_blanka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)