Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vagemulo

Vagemulo

Teksto

Kiu forojn gustumadis,
kaj komprenas, diru nun,
kial al mi oni diras,
oni diras Vagemul'

Refreno

Suno sabata ne plu vidos min
kun kamaradoj ĉe voj'
tendotuk' sub tegment' polv',
hontas kaj forgesitas
malnovaj kantoj, miaj kantoj

Kiu forojn gustumadis,
kaj komprenas, diru nun,
kial al mi oni diras,
oni diras Vagemul'

La konatoj en salono
enviantoj post angul'
via kant' por tag' banala
via kant' de Vagemul'

Refreno

Iam nokte mi tristegas
hejme ofte grumblas nur
jen imposto por “Bis!” via
kiun pagas Vagemul'

Ĉiu koncert' aliloke,
vi pri lito ĝojas nur
estas bone, kiam kantas,
kvankam triste Vagemul'

Iam certe iu venos
kaj ekfajfos iru nun
kamaradoj premos manon
do, bonvenon, Vagemul'!

Steloj brilos kiel tiam
ekdoloros en okul'
dum la nokt' al ili kantos
frenezulo - Vagemul'

Refreno:

Suno sabata ekbrilos por mi
ni staros kune ĉe voj'
senpolviginte la tendotukon
mi memoros malnovajn kantojn

Kiu forojn gustumadis
kaj komprenas, diru nun
kial al mi oni diras
oni diras Vagemul'

vagemulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)