Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vendistino_de_floroj

Vendistino de floroj

Teksto José RÓTULO
Muziko Alfredo De ANGELIS

Teksto

Blonda kaj ŝatata, ho, fraŭlin'
kiun dum juneco vidis mi
disvendanta florojn
iun tagon de april'
en centra avenuo de Pariz'.
“Prenu ruĝajn rozojn, vi, sinjor',
estas inter ili mia kor'.
Rozojn kaj diantojn
blankajn kiel iluzi'.”
— timeme proponadis la fraŭlin'.

Refreno:

“La signifon pri la roz'
kaj pri l’ dianto konas mi:
en la rozo estas kor'
kaj en dianto, iluzi'.”
Kaj la tempo baldaŭ pasis
sed memoro ne forpasis
pri tiu rozo, pri Pariz',
pri la dianto kaj pri ŝi.

Blonda kaj ŝatata, ho, fraŭlin',
kie nun forestas via rid'…?
Kune kun velkintaj
floroj mi velkiĝas jam,
sed certe ne velkiĝos mia am'.
En la brizo venas via voĉ':
“Rozoj kaj diantoj, ho, sinjor'.”
Mia fantazio
daŭras kaj fortiĝas plu
kaj rava vi aperas dum la sonĝ'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Pregonera

Princesita rubia de marfil
duena de mi sueno juvenil,
la que pregonando flores
un día de abril,
recuerdo por las calles de París.
Una rosa roja para usted,
roja como el ansia de querer,
rosas y claveles blancos,
blancos de ilusión
y sigue la princesa su pregón.

Un carino y un clavel
para el ojal, para el querer.
El clavel es de ilusión,
mi corazón rojo punzó.
Y la tarde fue muriendo,
y el pregón me va siguiendo.
Un carinito y un clavel,
sólo el clavel, lo que quedó.

Princesita rubia de marfil,
dónde fue tu risa tan sutil,
junto con tus flores muertas
muere mi ilusión.
Y escucho el eco tenue de tu voz.
Es como un susurro sin cesar,
que va despertando mi ansiedad,
es mi fantasía loca
que vuelve a sonar.
De nuevo soy feliz con tu cantar.

vendistino_de_floroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)