Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Povedzže mi, povedz, zelený jalovec |
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
Diru al mi, diru, verda junipero,
ĉu karulo venos al mi dum vespero?
Venos ja, li venos, nigra sur ĉevalo,
ĝin alligos li al abi’ ĉe dom-alo.
Nia abieto ja belkreskas certe,
vintre kaj somere ĝi aspektas verde.