Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | J. AMZEJEV |
---|
Ĉiujare dum ferioj mi almenaŭ unufoje
Aĉetantas en stacio la bileton al fervojo.
Ĉiujare mi rapidas por alveni ĝustatempe
Al la trajn' kolorigita je koloro de printempo.
Resaluton al konatoj, al amikoj - maladiaŭ.
Nin kunigis la radbatoj jam delonge de hodiaŭ.
Mi delonge ne hezitas, ĉu la vojo estas vera.
De la trajn' kolorigita je koloro de espero.
Do aĉetu kamaradoj, amoplenaj kaj naivaj -
Jen biletoj pormonataj kaj porjaraj kaj porvivaj.
Ju pli multe vi disipos - des pli vi fariĝos riĉaj
En la trajn' kolorigita je koloro de feliĉo.
Ĉiujare mi rapidas…