Muziko | Melodio de: 'tZonnetje gaat van ons scheiden |
---|---|
Esperanta teksto | C. Droogendijk |
Suno nun ree kuŝiĝas, nokto revenas sur ter',
Bele la luno leviĝas, super la klara river’.
Sonorileto, kun bela la son',
Vokas nin hejmen, per dolĉa admon',
Daŭru dolĉege sonor',
Haltu nun ĉia labor'
Bela nun estas vespero, stelo aperos post stel',
Brilu la stel' de l’ espero, ankaŭ por ni sur ĉiel'.
Sonorileto, kun bela la son',
Vokas nin hejmen, je domo de l’ Bon',
Daŭru dolĉege sonor',
Haltu nun ĉia labor'.