Uzantaj iloj

Retejaj iloj


viaj_bukloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Viaj Bukloj

Teksto

Iris viaj bukloj
For de via hararo
For de via vizaĝ'
Nu for de nia mond'

Mankas viaj bukloj
Al la tuta homaro
Al l'akvo al la braĝ'
Al l'universa rond'

Refreno:

Kiu faris tion al vi
Ĉu pro mis' ĉu pro envi'
Ĉu per tondo ĉu per brul'
Tiu estas krimul'

Estis viaj bukloj
antenoj de via kor'
Ond' de via anim'
Kaptil' de via pens'

Iĝis viaj bukloj
Dolor' de ĉies memor'
Neĉeestanta rim'
Fantom' por ĉies mens'

Rerfreno:

Kiu faris tion al vi
Ĉu pro mis' ĉu pro envi'
Ĉu per tondo ĉu per brul'
Tiu estas krimul'

Rerfreno:

Kiam revenos al
Nia infera spiral'
Ĉu per diaj ruloj
Belaj viaj bukloj?
viaj_bukloj.1363943447.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)