Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vilagxano

Vilagxano

Vortoj de Aleksandr BORODULIN, muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Venas vilaĝano hejmen,
Li paŝadas balanceme.
Jes, li estas ĉiam bona, sed hodiaŭ
Estas sobra li ne tre.

Refreno:

Fidela hundo salutas>
“Uaŭ, uaŭ, uaŭ, uaŭ!”,
Kaj koko kantas sur korto>
“Ko-ko-ri-ko!”,
En sia stalo ĉevalo>
“Ho-ho-ho-ho!”,
Eĉ verda rano el lago
Kvakvas> “kva-kva-kva-kva!”,
Anseroj kaj anasinoj>
“Ha-ha-ha-ha!”,
Cikadoj trilas en herbo>
“Tlin-tlin-tlin-tlin!”,
Ŝafinoj blekas ĉe fojno>
“Ble-ble-ble-ble!”,
Edzino krias en domo>
“Vaj-vaj-vaj-vaj!”

Kial skoldas la edzino;
Nu, ĉu ne sufiĉas io?
En la kampoj dreno, fruktoj en ĝardeno,
Steloj en ĉielo eĉ.

Refreno

Li eniras sen orgojlo,
Kiam li trapaŝas sojlon
Tij ŝi lin brakumas, lin ĝis sato nutras
Kaj kuŝigas liten lin.

Refreno, lastaj strofoj:

Edzino flustras en lito>
“Baj, baj, baj, baj.”
vilagxano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)