Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vojkalesxo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vojkalesxo

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Hm C#
Nokto al la urbo falas
Em F#7
Kaj aero estas freŝa.
Hm Em
Nin krepusk' vualas,
A D
Sidas ni en vojkaleŝo.

Hm H7 Em
Tre antikva veturilo,
F#7 G
Vin lumigas alumetoj
Em Hm
En krepuskoj lilaj
Em F#7
Ŝajnas vi kvazaŭ ŝipeto.

Kvazaŭ vi insulo estas
Inter maro de lumiloj.
Du amantoj restas
En mallumo varma via.


Mi kun sinjorino bela

Al la vojkaleŝ' konfidas

Kaj al noktaj steloj

Niajn larmojn, niajn ridojn.

transpono je C#m

Ĉe mateno nin vizitos
Stranga vento de sopiro
Kaj komprenos ni subite
Ke mistero jam foriras.


Kie estas vojkaleŝo,

Eble mi elpensis ĉion,

En aero freŝa

Malaperas damo mia
vojkalesxo.1700226121.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)