Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vojzorgista_kanto

Vojzorgista kanto

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoJiří Kořínek
Origina titoloSur la route de Louviers
MIDIvojzorgista_kanto.mid

Teksto

Sur ŝoseo al Pariz’,
sur ŝoseo al Pariz’,
vivis juna vojfarist’,
vivis juna vojfarist’,
martelis li sur voja gruz’
martelis li sur voja gruz’
por ke taŭgu voj’ por uz’.

Or-kaleŝa sinjorin’
or-kaleŝa sinjorin’
ĉe labor’ ekvidis lin,
ĉe labor’ ekvidis lin,
ho, vojzorgist’, ŝi diris do,
ho, vojzorgist’, ŝi diris do,
peno via pezas tro.

Li respondas kun sincer’
Li respondas kun sincer’:
sinjorino, estas ver’,
sinjorino, estas ver’,
se povus mi laŭ moŝtsinjor’
sidi ja en kaleŝ’ el or
mi ne penus en labor’.

vojzorgista_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)