Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:la_hipopotama_kanto
Tiu estas malnova revizio de la dokumento It contains one or more snippets which may be outdated. Any outdated snippets have already been inserted.
Replace outdated snippets in this Old Revision?Yes No


Hipopotama kanto (Ŝlim', ŝlim', plej bela ŝlim')

MuzikoDonald SWANN
Esperanta tekstoDuncan, Martin, Nikola kaj Sonia
Tipotraduko
Originala tekstoMichael FLANDERS

Teksto

Kuraĝe paradis iam hipopotam'
Ĉe la bordo de granda river'
Subite lin trafis la sago de am'
En lunlumo de brila vesper'
Sur montaro sidante siajn harojn kombante
Tronis bela hipopotamin'
La hipopotamo jam sciis pri amo
Kaj vokis al ŝi per la rim'

Refreno:

Ŝlim', ŝlim', plej bela ŝlim'
Tiom saniga por korp' kaj anim'
Do sekvu laŭ ordo
Al riverbordo
Kaj kune ekstazu en ŝlim', bela ŝlim'

La bela svatata hipopotamin'
De sia montpinta sidlok'
Aŭskultis kaj kuris tuj, sen pet' al patrin'
Al la viro kun ĉarma kantvok'
Tra la tuta arbaro aŭdeblis la son'
De la ekkonatiĝa amkant'
La ina 'potamo tiom ĝojis pri amo
Kaj vokis al sia amant'

Refreno

Ilian ekzemplon sekvis paro post par'
Ĉe la bordo de tiu river'
Aliĝis amantoj de la tuta bestar'
Al la hipopotam' amafer'
Ili ĉiuj ensaltis kun plaŭdo kaj ond'
Petolis kaj plonĝis sen pen'
'popotamamasaro plenplena je amo
Kunkantis per jena refren'

Refreno
wiki/kat/la_hipopotama_kanto.1534840029.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)