Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:manfredo0000

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la Vezero

Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,
Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis.

Kaj plena estis de hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ Vezero.

Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Arbaro de l’ am’ melodioj,
Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Salutis min sonĝaj vizioj.

Kaj plena estis da hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ rivero.

Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La sonĝoj jam ne plu revenas.

La dolĉaj bildoj forestas jam
Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, vi tempo beata!

Verkita de Francisko Barono de Dingelstedo
(Franz Freiherr von Dingelstedt, 30.06.1814 – 15.05.1881)
Esperantigis: Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, * 04.11.1938)
en 1989-06-20 laŭ la origina germanalingva teksto.

wiki/user/manfredo0000.1291745421.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)