Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto+Muziko | slovaka popola |
---|---|
Originala titolo | Z jednej strany chvojka |
E-teksto | Marteno MINIĤ |
Kristnaska kanto.
Kreskas konifero, sekve junipero,
[: Paŝtas tie ŝafpaŝtistoj, kaĉo sur telero. :]
Kaj venis anĝelo, voĉ' kiel mielo,
[: Ke naskiĝis Jesu' Kristo, sonas el ĉielo. :]
Ludu mi per korno, al proksim' kaj foro,
[: Aleluja, disinjoro, al vi estu gloro. :]
dodo domi so so dodo domi so so (2* lala lala soso sofa mimi rere '1 domi so '2 do do)