Uzantaj iloj

Retejaj iloj


70.000

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

70.000 [04.11.2015 13:02]
70.000 [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== 70.000 ======
 +//Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]//
 +===== Teksto =====
 +Sepdek miloj da ni staras
 +sub Tesxino, sub Tesxino...
 +Cent mil igxis jam germanoj,
 +cent mil igxis pollingvanoj,​
 +koron premas maltrankvil':​
 +Cxu ni rajtas vivon plani?
 +Sepdek miloj restis da ni,
 +sepdek mil...
 +
 +Kaj sepdek mil tombojn oni
 +fosas por ni sub Tesxino,
 +Iam iu gxemas vane
 +atendante di-miraklon...
 +Ridas fremda di' rikane.
 +Kaj ni apatie gapas,
 +ke nin oni bucxe frapas
 +- kiel bovoj bov-masakron.
 +
 +Ricxas ja markizo Gero...
 +Donu li al ni da vino,
 +al ni sepdek mil, po tino!
 +Ni duone igxos polaj,
 +duone germanparolaj
 +kaj jubilos la devizo:
 +Vivu Gero, la markizo!
 +Tamen antaux vivofino
 +ebriigxu ni per vino:
 +vir' - virino, fil' - filino,
 +sub Tesxino, sub Tesxino.
 +
 +{{tag>​litero_s kanto}}