Uzantaj iloj

Retejaj iloj


abio

Abio

TekstoRaisa KUDAŜOVA
MuzikoLeonid BEKMAN laŭ la motivo de “Infana Soneto” de Robert SCHUMANN
E-tekstoTatjana AUDERSKAJA

Novjara, populara infana rusa kanto “В лесу родилась ёлочка” (simile al “Jingle Bells” en anglolandoj).
La teksto estas prenita de “La Ondo de Esperanto”, -1 Jan 2006 (135)
Vd. ankaŭ tradukon de Oĉjo Dadaev

Teksto

F C7 F
Abi' naskiĝis en arbar'
F C7 F
kaj kreskis kun fier',
A7 Dm
ĉar verda estis ĝia vest
F C7 F
dum vintro kaj somer'. (2-foje)

Karese kantis neĝa vent':
“Vi dormu en kviet'!”
Pro mola neĝ' de avo-frost
varmiĝis abiet'. (2-foje)

Timema griza leporet'
saltadis sub abi'.
Kaj foje lup', severa lup
kuradis preter ĝi. (2-foje)

Jen knaras sub la sledo neĝ',
rapidas la ĉeval'
kaj kuras vigle tra l'arbar
en neĝkovrita val'. (2-foje)

Alvenis rapidkura sled'
gvidata de “muĵik'”1).
Forhakis abieton li,
precize sub radik'. (2-foje)

Kaj poste venis kun ornam'
abi' en bela vest',
kaj portis multan ĝojon ĝi
al nia gaja fest'! (2-foje)

Originala teksto

В лесу родилась елочка,
В лесу она росла,
Зимой и летом стройная,
Зеленая была.

Метель ей пела песенку:
«Спи, елочка, бай-бай!»
Мороз снежком укутывал,
«Смотри, не замерзай!»
Мороз снежком укутывал,
«Смотри, не замерзай!»

Трусишка зайка серенький
Под елочкой скакал,
Порою волк, сердитый волк,
Рысцою пробегал.
Порою волк, сердитый волк,
Рысцою пробегал.

Чу! Снег по лесу частому

Под полозом скрипит,
Лошадка мохноногая
Торопится, бежит.
Лошадка мохноногая
Торопится, бежит.

Везет лошадка дровеньки,
А в дровнях мужичок.
Срубил он нашу елочку
Под самый корешок.
Срубил он нашу елочку
Под самый корешок.

Теперь она нарядная
На праздник к нам пришла
И много, много радости
Детишкам принесла.
И много, много радости
Детишкам принесла.

Понравился текст песни?
Оставьте комментарий ниже

Notoj

Ĝin konas ĉiu ruso, sed nur malmultaj scias, ke ĝi ne estas popola. Ĝin kunkreis du neprofesiuloj, kiuj eĉ ne konis unu la alian. Raisa Adamovna KUDAŜOVA (fraŭline: Gidrojc), guvernistino kaj bibliotekistino, verkis la tekston en 1903, kaj ĝi aperis en la januara numero de la revuo “Maljutka” (Etulo) 1904, poste en kelkaj porinfanaj kolektoj. Agronomo Leonid Karloviĉ BEKMAN legis la tekston kaj kantis ĝin al sia filino Vera, surbaze de la motivo el la “Infana Soneto” de Robert SCHUMANN. Ĉar la agronomo ne konis notojn, la melodion registris lia edzino, pianistino Jelena Aleksandrovna BEKMAN-ŜĈERBINA. La geedzoj Bekman verkis por Vera kelkajn aliajn kantojn, kaj iliaj konatoj ofte petis reskribi ilin. Fine, al la geedzoj tedis la reskribo, kaj ili eldonis kolekton “Kantoj por Verinjo”. Ĉu ne bela Kristnaska historio?
“La Ondo de Esperanto”, -1 Jan 2006 (135):

Eksteraj ligoj

1)
muĵik (R мужик) ruslanda kampulo.
abio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)