Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_belulino

Adiaŭ belulino

Muzikoitala popolkanto
E-tekstoG.B. Briano kaj Imre Szabó
Origina titoloAddio, mia bella
MIDIadiaux_belulino.mid

Teksto

Adiaŭ, belulino,
formarŝas kompani’,
trala la la la,
/:estus mi ja sen estimo
se ne kunirus mi,.:/

Ho, karulin' ne plendu,
mi estas revenont'
trala la la la,
/:kaj se mortos mi, atendu
nin en ĉiel renkont'.:/

Mi vin ne lasas sola,
ja restas fil' al vi
trala la la la,
/:nia filo vin konsolos,
nia am-garanti'.:/

Jen sonas jam trumpeto,
armeo marŝos tuj,
trala la la la,
/:jen la kiso al fileto
kaj “Vivu la patruj'!”:/

adiaux_belulino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)