Uzantaj iloj

Retejaj iloj


forveturo

Forveturo

Teksto

Balanciĝante laŭ la ondopelo
La pruo batas blankan paston
Kaj ne perdinte sian ĉaston
Petole amindumas stel' al stelo

Ekspionante super volba velo
Desegnas luno longan maston
Sur ŝaŭme verdan marovaston
Kaj fosforumas flave tra l' malhelo

Formorte raŭkas lasta mevograko
Saluton! Kota kontinento
Bordeloj, brando kaj volupta sento

Sufiĉas mia pipo kun tabako
Vidveca dormo sur la pajlosako
Sur pura mar' sub blua firmamento

forveturo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)