Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_frauxloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Adiaŭ, fraŭloj

Teksto

Refreno:

Adiaŭ, fraŭloj, kamaradoj de l' juneco
kara grupeto de fora tempo,
hodiaŭ trafas min sufero de forpaso,
devas forlasi mi la bonan kunularon.
Adiaŭ, fraŭloj, mi foriras kaj rezignas;
kontraŭ fatalo neniu povas;
por mi la festoj tute finas de hodiaŭ,
malsano mia ne permesas plu.

Revivas mia menso
memorojn alitempajn
pri tre belaj momentoj
viŝitaj de I' destin',
de kiam estis panjo,
sankta virino!
kaj mia fianĉino,
amata ĝis la fin'.
Memoru pri I' fraŭlino
pli bela ol diino
al kiu kun pasio
la koron donis mi,
sed la destin', ĵaluza
pro mia sorto,
mergante min en ploron
forportis ŝin.

Refreno

Di' estas la Juĝisto,
ne taŭgas la ribelo,
akceptas mi la leĝon
de la supera Sci'
pro kiu mi suferis
dum mia vivo
la fro frutempajn perdojn
de amo kaj patrin'.
Du larmojn tre sincerajn
dum fino mi elverŝas
pro la grupet' karega,
fidela ĝis la fin',
kaj kune kun la lastaj
koraj manpremoj
al ĉiuj benon lasas
mia anim'.

adiaux_frauxloj.1262476086.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)