Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ahx_moskvo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ahx_moskvo [04.11.2015 14:01]
ahx_moskvo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Aĥ, Moskvo ======
  
 +^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]|
 +1994
 +
 +===== Teksto =====
 +Sorcxita cirklo de l’ fortun’ –
 +jen via fum’, jen via sun’.
 +Min logis ekde la komenc’
 +via prudent’, via demenc’.
 +Al vi mi strebis en la viv’,
 +mi vin ekamis en naiv’.
 +Vi, mia brua amikin’,
 +emociige benis min.
 +Ahx, Moskvo...
 +
 +Du koroj kunis bat’ al bat’.
 +Ni de Tverskaja al Arbat
 +felicxaj pasxis man’ – en man’
 +tra la vespera diafan’.
 +Kaj dauxris beno via gxis
 +neatendita lasta kis’,
 +brakumo hasta en sopir’,
 +gxis la forir’, sxia forir’...
 +Ahx, Moskvo...
 +
 +Alia temp’, alia mor’,
 +alia sono de l’ rumor’:
 +la nostalgio kun minac’
 +mitingas nun en cxiu plac’.
 +Admonas la promesa krem’
 +de Blanka Dom’ gxis monstra Kreml’.
 +Jen estas honto, jen makul’,
 +kaj tamen ja, ne via kulp’.
 +Ahx, Moskvo...
 +
 +Bandito en altmoda pelt’
 +kaj enmigrinto cxe forpel’,
 +avinjo en bazara bol’
 +kun la pramoskva elparol’,
 +cxestacidoma mizerul’
 +kaj la renoma potencul’
 +elploras sentojn en ebri’,
 +sed ja, ne fidas larmojn vi!
 +Ahx, Moskvo...
 +
 +Kun mokrideta ironi’
 +vi vivas plu, vi belas pli
 +cxu inter sxato kaj malsxat’,
 +cxu inter sxtato kaj malsxtat’.
 +Ne inflacias nur valor’
 +de via sin’ por mia kor’,
 +cxar nur en via reva sin’
 +mi ree juna sentas min.
 +Ahx, Moskvo...
 +
 +Mi fartas en provinca sxlim’
 +kun la espero en anim’,
 +ke foje vokos laux bezon’
 +konata moskva telefon’.
 +Denove nokta vagonar,
 +atendo kaj pasio, cxar
 +ne nur cxefurba kompanin’,​
 +sed vi, amata, vokas min.
 +
 +{{tag>​kanto esperanto litero_a barda}}