Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_l_tuta_nokt



Tra l' tuta nokt'

Teksto / Muzikotradicia
E-tekstoW. MAYNARD kaj Agnes B. DEANS
Origina titoloAr hyd y nos
MIDItra_l_tuta_nokt.mid

Anonima kimra lulkanto, melodio tradicia.

Angla teksto: Sleep, my child, and peace attend thee
Ekzistas diversaj (plejparte anonimaj) angligoj/parafrazoj
Esperante parafrazis : W. MAYNARD kaj Agnes B. DEANS

Fontoj:

  • Kantfesto I (KEA)- ĉiuj tri strofoj;
  • Adoru, ekumena Diserva libro, la plej nova, plej granda, plej bona Esperanta himnaro, eld. IKUE/KELI 2001, 170 (el Verda Trobadoro, 1986) - du lastaj strofoj, kiel vespera himneto “Ne timetu, kara mia”

Teksto

Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt';
Gard-anĝelojn dormo sendos tra l' tuta nokt';
Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas,
Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'.

Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt';
Paca restu koro via, tra l' tuta nokt';
Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos,
Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'.

Vin anĝeloj prizorgados, tra l' tuta nokt';
Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt';
Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia;
Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.

Eksteraj ligoj

tra_l_tuta_nokt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)