Akvon portis junulin'

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloŠla panenka pro vodu
MIDIakvon_portis_junulin.mid

Teksto

Akvon portis junulin',
ŝi en kruĉo
havis ĝin,
venis la sinjor',
kruĉon ĵetis for.

Ŝin atakis tuj la plor',
kvazaŭ estus kruĉ' el or'.
“Ho sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”

“Ĉesu plori, junulin',
mi ja rekompencos vin
nun por la kruĉet'
per silkotuket'.”

Sed ne plaĉis ŝin tuket',
ŝi plu ploris kun la pet':
“Ho, sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”

“Ĉesu plori, junulin',
mi ja rekompencos vin
nun por la kruĉet'
per la orringet'.”

Sed ne plaĉis ŝin ringet',
ŝi plu ploris kun la pet':
“Ho, sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”

“Pelu ploron vian for,
vi amata mia flor'!
Mi por kruĉ', knabin',
edzinigos vin!”

Ĉesis plori junulin',
sed ŝi tuj ĝojigis sin:
“Pro de kruĉ' rompiĝ'
estos geedziĝ'!”

QR-Kodo
QR-Kodo Akvon portis junulin' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net