Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Šla panenka pro vodu |
MIDI | akvon_portis_junulin.mid |
Akvon portis junulin',
ŝi en kruĉo
havis ĝin,
venis la sinjor',
kruĉon ĵetis for.
Ŝin atakis tuj la plor',
kvazaŭ estus kruĉ' el or'.
“Ho sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”
“Ĉesu plori, junulin',
mi ja rekompencos vin
nun por la kruĉet'
per silkotuket'.”
Sed ne plaĉis ŝin tuket',
ŝi plu ploris kun la pet':
“Ho, sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”
“Ĉesu plori, junulin',
mi ja rekompencos vin
nun por la kruĉet'
per la orringet'.”
Sed ne plaĉis ŝin ringet',
ŝi plu ploris kun la pet':
“Ho, sinjoro, tuj
pagu por la uj'!”
“Pelu ploron vian for,
vi amata mia flor'!
Mi por kruĉ', knabin',
edzinigos vin!”
Ĉesis plori junulin',
sed ŝi tuj ĝojigis sin:
“Pro de kruĉ' rompiĝ'
estos geedziĝ'!”