Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nuboj_modloplastaj

Nuboj Modloplastaj

El la rusa tradukis Aleksandr BLINOV (Oblaka iz plastelina).
“Plastilin” (ruse) estas en Esperanto ne “modloplasto”, sed “modlopasto”.

Teksto

Nuboj en ĉielo - kvazaŭ modloplast'
Vento iom pensis, kaj aperis kat'
El la griza nubo - ankaŭ kat-muzel'
Blanka kat' kaj nigra. Kio venos el?

Nuboj, nuboj modloplastaj (3-foje)
Se al mi aĉetus panjo (2-foje)
Mi modelus diamanton
Rinoceron, elefanton
Kanguruon kaj galanton


ta-ta ta-ta ta-ta-ta-ta
param-pam pa-pa-pa-pam u u u u

Katoj en ĉielo tuj kverelis ek
Indigniĝis vento kaj ekkriis “Pek!”
Kia do tiela vera estas kat'
Kies la unua estos ungograt'?!

Ĉion tuj aranĝis vento - la bravul'
Por la kvereleto ĉesu en nebul'
Kreis ĝi hundeton, lasis ĉasi ĝin
Longe ĝi serĉados tiujn katojn ĉi!

Eksteraj ligoj

nuboj_modloplastaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)