Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tambura_tango



Tambura tango

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

Estis nia printemp’,
fajra vivo en tendoj,
reciproka subten’
kaj atendoj, atendoj!
Horizont’ en real’
nian marŝon nur randis.
Nia juna batal’,
nia juna batal’
en la vicoj paradis.

Vokis nin violonoj,
feste flutoj aklamis.
Unuecaj kolonoj
en marŝado ekflamis.
Inter la naskiĝanta
gitarista kulturo –
ankaŭ mi kun tamburo.

Tamen, estis la voĉ’, –
mi memoras ekzakte, –
ke en nia diboĉ’
frapas mi ne entakte.
Sed en ŝat’ aŭ malŝat’
la tamburo subtila
por komuna marŝad’,
por komuna marŝad’
estis certe utila.

En aera aromo
sonis vok’ hipofea.
Iu marŝis ĉe domo
kun edzino trofea.
Inter akra avido,
inter dolĉa murmuro –
ankaŭ mi kun tamburo.

La ĉefurba motiv’
estis loge karesa.
Cedis ies naiv’
al la tango promesa.
Ekis li en fervor’
kun la rozo en dentoj…
Daŭris marŝi en for’,
daŭris marŝi en for’
ni kun niaj atendoj.

Kruda marŝo soldata
jam eliras el modo.
Por la tango amata
venis nun periodo.
Staris bonaj amikoj
kun ampleksa seruro
antaŭ mi kun tamburo.

La plej norda provinc’
en blizardoj min lulas.
Mi feliĉas pro vin’
kaj nemulton postulas.
Fortamburis la jun’,
vekis novan futuron.
Kovras polva katun’,
kovras polva katun’
la fidelan tamburon.

Sed en sonĝo mi aŭdas
milpiedan paŝadon,
kaj animo alaŭdas
sekvi l’ venkan paradon.
Iri kontraŭ la vento,
kaj balanci sur ŝnuro
prenu min – kun tamburo.

tambura_tango.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)