| Muziko / Teksto | Peter Zgúth-Vrbický |
|---|---|
| E-teksto | J.V.Dolinský |
| Origina titolo | Keď ma srdce bolí |
| MIDI | se_la_kor_malsanas.mid |
Se la kor' malsanas,
pezas la amaro,
/:mi eliras vesperiĝe
verda al arbaro.:/
La printemp'odoron
L’arboj spit’ nuancas,
/:kaj sur branĉo kukoleto
gaje sin balancas.:/
La voc' kukoleta
dolĉe ho, torentas,
/: kaj en koro dolorega
mi konsolon sentas.:/