Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_nova_gento

Al la nova gento

Muzikomelodio de: Der er Mennesker, der altid
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Kaŝas sin en la malhelo,
diras homoj, la Sinjor';
la trezorojn de l’ ĉielo
trovos ne la homa kor'.
Tial antaŭ la okulo
regas morto sur la ter':
„La dormanto — senkulpulo” —
jen la kredo sen esper'!

Tial, homo, la okulo
vidu, aŭdu la orel';
en la koro la nebulo
cedu, venku la ĉiel'!
Serĉu! Vi la vojon trovos
al la domo de l’ Sinjor',
se vi kredas, ke vi povos
porti lin en via kor'! —

Ne en brilaj, ŝtonaj domoj
estas lok' por nia Di',
sed en la konsciaj homoj
vere venkas, loĝas Li!
Se ni je la Dia mano
iras rekte laŭ la ver',
do malvenkis jam Satano,
Dio regas sur la ter'!

al_la_nova_gento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)