Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasta_valso

La lasta valso

MuzikoL. Reed / B. Mason
E-tekstoV. Šilas
MIDIla_lasta_valso.mid

Teksto

Jam estis karnavala bal' ĉe fin',
Ĉe l'muro kiam mi rimarkis vin.
Por via “jes” ekbatis forte mia kor',
Subite ekridetis vi kun fervor'.

Orkestro ludis por ni
Valson, la lastan jam valson,
Vi, kvazaŭ papili',
Turniĝis kun mi en valso.

Kaj malaperis ĉio en obskur',
Por mi ekzistis vi la sola nur,
Sed tamen venis fin' por valso kaj admr',
Postrestis rememor' por al kun sopir'.

Orkestro ludis por ni
Valson, la lastan jam valson,
Vi, kvazaŭ papili!
Turniĝis kun mi en valso, valso.
Tiu lasta vals',
Tiu nokta vals'
Vin eksenti permesis por ĉiam.
La la la la la la la la la,
La la la la la la la la la.

Orkestro ludis por ni
Valson, la lastan jam valson,
Vi, kvazaŭ papili',
Turniĝis kun mi en ralso.
La la la la la la la la la.

lasta_valso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)