Esperanta teksto | C. Graversen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Om jeg skænker mit Hjerte hen |
Originala teksto | Jeppe Aakjær |
Se min venkos la amo-di',
se fordonos la koron mi,
se alpasos la nupta hor',
tio okazu en suna or'.
Suna or', suna or',
suna or' super nupta hor'.
Al ni du laŭ fortundestin'
kreskos greno ĉeval' bovin',
trifoli' en violodor',
— ĉion ellogos la suna or',
Suna or', suna or',
suna or' en violodor'.
Nian hejmon en pactrankvil'
ni prizorgos dum ŝercbabil';
tie gaston laŭ hejma mor'
ni komfortigos en suna or',
Suna or', suna or',
suna or' super hejma mor'.
Nia ter' — kia brila vid',
grena oro kaj floro-rid'!
Heĝo, bosko en festkolor'
flustras, odoras en suna or'.
Suna or', suna or'
restu ĉiam en mia kor',