Esperanta teksto | A. v. d. STARRE |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Daantje zou naar school toe gaan |
Daĉjo iras al lernej',
Haltas kiom eble plej.
Ie staras, tie flaras,
Nulojn kun la nul' komparas;
Tamen pasas temp', ho ve!
Kaj fermiĝas la lernej'.
Sekve malfruiĝas li.
Diras instruisto: “Ci
Post la kvara hor' grifele
Skribos nete kaj tre bele:
Cent liniojn, ne malpli.
Cin pri temp' instruos mi!”
Skribis dum tre longa hor',
Nia Daĉjo kun fervor'.
Malfeliĉa li sin sentas,
Tre sincere li nun pentas;
Preskaŭ venis jam la plor'.
Tempforgeso estos for!