Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormkanteto

Dormkanteto

Esperanta tekstoCorry de COCK
Tipotraduko

Teksto

Dormu karulet' diras la patrino
Al sia bubet' dum ŝi lulas lin.
Sed al infanet' mankis la inklino,
Ridetante li rigardadas ŝin.

Dormu, vi ricevos belegan libron,
Kie venkas nanojn la grandegul'.
Memorante tion li sentas vibron
Sed okulojn ne fermis la etul'.

Ĉar ne dormas vi, panjo ĉagreniĝas,
Timas mia kor', vi plorigas ĝin!
Jen la okuletoj nun tuj fermiĝas
Je la ĝemaj vortoj de la patrin'!

dormkanteto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)