Teksto | A. BÄUERLE |
---|---|
E-teksto | Ferdinand PFEIL |
Origina titolo | Kommt a Vogerl gefolgen |
fonto: el Germana Kanttrezoro de Erk; C. F. Peters
Alfluginta birdeto
Sin sidigas ĉe mi,
Amatinan saluton
En la bek' portis ĝi.
Ŝi promesis feliĉon
Por la tempo de l'flor',
La somero jam venis,
L' amatin' restis for.
En la hejm' knabineto,
En fremdland' estas mi,
Min ne amas hundeto,
Aŭ katet' tie ĉi.
Kara birdo, reflugu
Kun salut kaj kiset',
Ke mi povus nun flugi! —
Vana amdeziret'.