Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

alte_kaj_espere [31.03.2017 20:14] (aktuala)
tomio kreita
Linio 1: Linio 1:
 +====== Alte kaj espere ======
  
 +^Teksto|[[Tomas FREJARÖ]] & [[Jonny M]]|
 +^Muziko|[[La Perdita Generacio]] & [[Jonny M]]|
 +^Kantas|Jonny M & La Perdita Generacio (Anna)|
 +
 +===== Akordoj =====
 +
 +rekantaĵo
 +G D A Bm
 +G D A E7
 +
 +strofo
 +//:Bm G :// 
 +Bm E G A7
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Levu vian pugnon
 +alte kaj espere
 +Levu vian pugnon
 +por pacemo surtere
 +Levu vian pugnon
 +dance prefere
 +ĉu vi volas pacon?
 +Nu vivigu ĝin vere
 +
 +Hohoho mi estas Jonny M
 +ni estas LPG
 +Ni volas diri iom pli
 +pri atomenergi'​
 +ĝi estas iluzi'
 +nure la nuklea industri'​
 +profitas de ĝi
 +nek vi nek mi
 +nek nia soci'
 +nek evoluo daŭripova
 +Jam malnova
 +estas ĝi
 +simbol'​ de pasintec'​
 +kaj stultulec'​
 +de la esper'
 +ke la ter'
 +kuŝis nur senviva
 +por homa konker'​
 +Fiprofitas ĝi
 +la atomindustri'​
 +sen duboj
 +ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn
 +se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj
 +eksplodigos nin al nuboj...
 +
 +Levu vian pugnon
 +alte kaj espere
 +Levu vian pugnon
 +por pacemo surtere
 +Levu vian pugnon
 +dance prefere
 +ĉu vi volas pacon?
 +Nu vivigu ĝin vere
 +Levu vian pugnon, levu vian manon
 +levu la esperon, ek samideano
 +levu vian voĉon, lasu la ekranon
 +vivu vian eron - je nia sano!
 +
 +Ĉi ĉi ĉi la verda energi' ​
 +jam funkcias ĝi 
 +en la partoj ​
 +de diversaj landoj ​
 +kaj la lokaj homoj 
 +havas bonan sanon. ​
 +Do ek al nova plano 
 +- savu la klimaton!
 +Ĉar tro da rubujoj - nukleaĵvenenigitaj
 +kuŝas en la tero - jam ekde milojn da jaroj
 +Kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas.
 +Sed nenio ŝanĝiĝos se ni ne ŝanĝos nin!
 +Se ni ne ŝanĝos nin!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_A}}
  • alte_kaj_espere.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 31.03.2017 20:14
  • de tomio