Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Miloš RAVEŇ |
Origina titolo | Povedzte mojej materi |
MIDI | diru_al_mia_kara_panj.mid |
Diru al mia kara panj',
diru al mia kara panj',
oj, oj, oj:
/:ne venos mi al vespermanĝ',:/
Ĉemizojn sendu ŝi por mi,
verdan kaj ruĝan laŭ bezon',
oj, oj, oj:
/:oni gvidas min al prizon':/
/:Ah, panjo, mi hontigos vin,:/
oj,oj, oj:
/:ekzekutist' pendigos min!:/