Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amanto_kun_la_karulin

Amanto kun la karulin'

MuzikoThomas Morley
Esperanta tekstoIvy KELLERMAN
TekstoSHAKESPEARE
Originala titoloIt was a Lover and his Lass

Teksto

Amanto kun la karulin',
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
en grenkamparo trovis sin:
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.

Ĉe verdaj ondoj de sekal'
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
kuŝadis ili en la val'.
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.

Kaj kantis ili el la kor':
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
“La vivo estas kiel flor'!”
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.

Do, nun, amantoj, amu vi,
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
ĉar amon fine kronos ĝi.
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.

amanto_kun_la_karulin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)