Muziko | Thomas Morley |
---|---|
Esperanta teksto | Ivy KELLERMAN |
Teksto | SHAKESPEARE |
Originala titolo | It was a Lover and his Lass |
Amanto kun la karulin',
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
en grenkamparo trovis sin:
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.
Ĉe verdaj ondoj de sekal'
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
kuŝadis ili en la val'.
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.
Kaj kantis ili el la kor':
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
“La vivo estas kiel flor'!”
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.
Do, nun, amantoj, amu vi,
kun la he, kaj la ho, kaj la he noni no,
kun la he noni noni no,
ĉar amon fine kronos ĝi.
printempo!
Beleta ringa tempo!
Post vintra fin',
he din a din a din,
amantoj amas ĝin.