Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ameli

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ameli [04.11.2015 14:02]
ameli [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ameli ======
 +^Muziko|Laux flandra kanto: De Dahlia|
 +^E-teksto|[[Jan Van Schoor]]|
  
 +===== Teksto =====
 +Ne estas frauxlineto
 +kun pala vizagxet’
 +sed knabineto sana
 +el paca vilagxet’;​
 +sxi estas kvazaux floro —
 +floranta gerani’:
 +karulineto mia,
 +la bela Ameli’.
 +
 +Ni promenadas kune
 +dimancxe post la mes’…
 +mi iras kun sxi danci
 +en festo de kermes’…
 +kaj la aliaj knaboj
 +rigardas kun envi’
 +al mi: amat’ felicxa
 +de l’cxarma Ameli’.
 +
 +Kaj la sekvantan jaron,
 +je la grandfesta fin’,
 +la vilagxpastro igos
 +nin edzo kaj edzin’…
 +en la malgranda farmo
 +felicxe vivos ni:
 +infanojn al mi multajn
 +donacos Ameli’.
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto}}