Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ofte_en_paca_nokt

Ofte en paca nokt'

Esperanta tekstoP. BENNEMANN
Tipotraduko
Originala plenumoOft in the stilly night
Originala tekstoThomas MOORE

Teksto

Ofte en paca nokt',
se dormo ne min prenas,
pri la pasintaj tagoj
rememoro venas:
pri ridoj, larmoj, ama vort',
al juna knab' dirita,
pri belokul', senluma nun,
pri koro, nun rompita.

Rekantaĵo:

Tiel en paca nokt',
se dormo ne min prenas,
pri la pasintaj tagoj
rememoro venas.

Kaj la memoro pri
amikoj formortintaj,
kiel folioj en
malvarma vent' falintaj,
ĝi igas senti, kvazaŭ mi
ĉe fest' dezerta sidas:
la gastoj for, — mortinta lum', —
velkinta flor' dancglitas.

Rekantaĵo

ofte_en_paca_nokt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)