Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amindumi_en_internet

Amindumi en Internet'

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2003
Originale aperinta en la disko “Sendependa”

Teksto

(Juras de amor
Não sei quanto vão durar
Mas não perco a esperança
De outro dia te encontrar)

(Perigoso como um dardo
Pode sair tudo errado
E perder-me do outro lado
Se o destino está traçado…)

Sola, en la lito ĉe desper´
jen mi kun kalendaro
kalkuliĝas “grava” afer´

La tempo mortas sola ĉe la vekhorloĝ´
Se dormi malfacilas, kiel resti en ĉirkaŭlok´?

Enŝaltas komputilon mi ĉar, kial ne?
Por legi retmesaĝon kaj skribi al vi leteron

Forgesas ĝi la restojn de la tempo-preterpas´
Per ardo malfinita turmentiĝas mia kap´

kial enamiĝi en ret´?
amindumi en internet´

(Kun brakumoj oni diras ĝis revidon
kun l´okuloj eblas doni al vi gvidon
el la buŝo do esprimos nin la amon
ĉe la koro vi rekonos la sezamon)

(la muroj de la ĉambro
malliberigas min de sent´
Eblas senti kaj sopiri
vian tuŝon en l' aer´…)

vi bildas en l´ekrano, ho diĝita saŭdad´
konektas min, destino: virtuala babilad´
Amikoj min alvokas, sed iriĝas paĝar´
Por serĉi en la forumo vian spuron, mia kara

du horojn en serĉilo demandante vian nomon
mi trovas dosieron kiun elŝutas KO-DO-ROen

ĝenas min, na na na!
bruladas mi per flam´,
kie estas mia am´?
hej !

(ne timu, jen ni kune finfine!
baby (karinjo), kiun atendas vi?
jen la horo de l´konektad´
vi jam havas la pasvorton, ĉu?
(ridado)

nun kaperu kontrolon
(kaj mi volas vin)
kaperu kontrolon…

amindumi_en_internet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)